Federico Bahamontes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alejandro Martín Bahamontes |
Naskiĝo | 9-an de julio 1928 en Val de Santo Domingo, Santo Domingo-Caudilla |
Morto | 8-an de aŭgusto 2023 (95-jaraĝa) en Valadolido |
Tombo | Toledo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | biciklisto |
Federico Martín BAHAMONTES (IFA feðeˈɾiko maɾˈtim ba(a)ˈmontes; la 9-an de julio 1928, la 8-an de aŭgusto 2023) estis hispana profesia biciklisto. Li estis konata kiel grimpspecialisto kaj estis kromnomita El águila de Toledo (La Aglo de Toledo) [1].
Li gajnis la Tour de France en 1959, estis dua en 1963 kaj tria la sekvan jaron, gajnante totalon de sep stadioj. Bahamontes gajnis la grimpkonkursan kategorion ses fojojn (1954, 1958, 1959, 1962, 1963, 1964), nur Richard Virenque havas pli. Li ankaŭ ricevis duan lokon en la Vuelta a España en 1957 kaj gajnis la grimpkonkurson kaj tiam kaj en 1958, kiam li akiris 6-an lokon. En la Giro d'Italia li gajnis la grimpkonkurson en 1956. Li estis la unua se temas pri gajni la grimpkonkursan kategorion en ĉiuj tri Grandaj turneoj [2].